Vi povas meti iun ajn densigitan linuksan kernon sur ĉi tiu disketo, kaj ĝi devus starti. Por fari tion: Agordu la kernon kun la sekvaj kapabloj enligitaj: initrd, ramdisk, loop, msdos, fat, elf, ext2fs, procfs. Konstrui vian kernon per "make bzImage". Kopiu ĝin al "linux" sur la startdisketo. Ŝangu la dosierujon al tiu de la startdisketo kaj ruligu ./rdev.sh por agordi la kernon. Laŭbezone redaktu syslinux.cfg por aldoni argumentojn al la linio "DEFAULT", aŭ aldonu linion "APPEND" kun argumentoj por aldoni al iu komando tajpita de la uzanto krom la implicita elekto. Dokumentoj por legi: /usr/doc/syslinux/syslinux.doc.gz "man rdev" /usr/src/linux/Documentation/ramdisk.txt Fontprogramo: La programetoj, kiuj kreis ĉi tiun disketon kaj la aliajn startdisketojn de Debian estas instalitaj en /usr/src/boot-floppies de la pako boot-floppies. - Bruce Perens, 1996-03-12 [tradukis EGE, 1999-12-01]